Fotokategoriaj gajnintoj de la konkurso Wikivacaciones Colombia

La jaro alproksimiĝis al la fino, kaj multaj personoj ekvojaĝis —kelkaj reen kun siaj familioj por kundividi Kristnaskon kaj festi Silvestron, aliaj por pasigi la tempon en rilaksaj plaĝoj, naturaj medioj aŭ novaj lokoj malkovrindaj. Sed ĉiuj ĉi vojaĝantoj havas ion komunan: ferioj. Pensante pri tio, Vikimediistoj el Kolombio organizis konkurson, Wikivacaciones (Vikiferioj’) por permesi al personoj konigi iliajn spertojn dum decembro 2015 kaj januaro 2016.

Oni povis partopreni laŭ du kategorioj: alŝutante fotojn al Vikimedia Komunejo (laŭ simila maniero kiel en aliaj fotokonkursoj kiaj Vikio Amas Monumentojn) aŭ verkante recenzojn en Wikiviajes (hispanlingva Vikivojaĝo) de la 1-a de decembro 2015 ĝis la 31-a de januaro 2016. Ĉiu kategorio havis tri gajnintojn, elektitaj de juĝistaro. Krome la alŝutitaj fotoj kadre de la konkurso povis esti nomumitaj por la Premio de la Publiko dum februaro — la plej ŝatata foto sur la Facebook-a paĝo de Vikimediistoj de Kolombio gajnus.

La celo esti ne limigi la konkurson al monumentoj, preĝejoj, ktp, sed esti pli flekseblaj kaj tiele faciligi la partoprenadon en la konkurso. Oni povis partopreni ĉirkaŭ ĝenerala ideo: turismaj atrakcioj, ĉu pladoj, ĉu pejzaĝoj, ĉu ejoj, ĉu kostumoj, ktp. Se vi estis ferianta kaj trovis interezaĵon, povis ĝin foti kaj alŝuti la bildon al Vikimedia Komunejo aŭ skribi pri ĝi, kreante novan artikolon aŭ redaktante alian jam ekzistintan, kaj gajni premiojn.

Fine, 175 personoj kundividis 4 311 fotojn el 305 malsamaj lokoj. Ĉiuj ĉi dosieroj estis liveritaj laŭ libera permesilo CC BY-SA 4.0, kaj nun disponeblas por ĉies uzo.

Rigardu la bildojn ĉisube kaj diru al ni vian plej ŝatatan en la komentaroj.

Gajnintoj

Rocas de Río y Relieve en el Desierto de La Tatacoa.jpg

 

Unua loko. Riverŝtonoj kaj reliefo en la dezerto La Tatacoa. Foto de Mcarrizosac.

 

Panorama ensamblado del desierto de los posos azules.jpg

 

Dua loko. Panoramo de la dezerto Pozos Azules. Foto de Ludwig Snider Suárez.

 

Niña admira la playa del Parque Tayrona.jpg

 

Tria loko. Knabino admiras la plaĝon de la Tayrona Parko. Foto de Camilografo.

 

Finalistoj

Ensamble panoramico de cañon de chicamocha.jpg

 

Finalisto. Panoramo de la Kanjono Chicamocha. Foto de Ludwig Snider Suárez.

 

Regatas en Tolú.jpg

 

Finalisto. Boatoj en Tolú. Foto de Williamzarza.

 

Pescador Inírida.JPG

 

Finalisto. Inírida fiŝkaptisto. Foto de AlexBMG123.

 

Siluetas Marinas en Tolú.jpg

 

Finalisto. Maraj siluetoj en Tolú. Foto de Williamzarza.

 

Paisaje Coveñero.jpg

 

Finalisto. Pejsaĝo el Coveñas. Foto de Williamzarza.

 

Atardecer en Tolú-Sucre.jpg

 

Finalisto. Vesperiĝo en Tolú-Sucre. Foto de Williamzarza.

 

Pan de azúcar y Púlpito del diablo, El Cocuy, Colombia.jpg

 

Finalisto. Neĝpintoj Pan de Azúcar kaj Púlpito del Diablo en la Cocuy. Foto de Djlego123.

Juan Sebastian Quintero Santacruz, Vikimediistoj el Kolombio

Archive notice: This is an archived post from blog.wikimedia.org, which operated under different editorial and content guidelines than Diff.