Prezentante Vikipedion al digitalaj aktivuloj de indiĝenaj lingvoj de Kolombio

Encuentro de Activistas Digitales de Lenguas Indígenas - Colombia 2015 - 3.JPG
The group of the participants. Photo by Diego F. Gómez, freely licensed under CC-BY-SA 4.0.

La uzanto-grupo Wikimedistas de Colombia renkontiĝis pasintjunie en Bogoto, Kolombio, por ekpridiskuti la manierojn en kiu Vikipedio povas esti uzata por dokumenti kaj vidigi endanĝerajn indiĝenajn lingvojn en la lando. Parolantoj de indiĝenaj lingvoj venis el la tuta Kolombio por kundividi iliajn spertojn, konojn kaj rimedojn por helpi.

Colombia estas plurkultura lando kie kiel minimume 65 indiĝenaj lingvoj estas ankoraŭ parolataj, krom du kreoloj (palenkero kaj sanandresano) kaj cigana. La problemo alfrontata temas pri tio ke indiĝenaj lingvoj estas konsiderataj oficialaj nur en ties teritorioj en la lando. Se parolanto de indiĝena lingvo volas daŭrigi sian edukadon ekster sia devena regiono, ĝi devas iri en la urbojn, kie la hispana estas la oficiala lingvo. Aldone, amaskomunikiloj, Interreto, teĥnologioj, kaj la plejparto de la komunikiloj uzas la hispanan, rezultante en tio je la parolantoj de indiĝenaj lingvoj uzu malpli kaj malpli siajn denaskajn lingvojn. Fakte, kelkaj indiĝenaj popoloj havas nur malmultajn denaskaj parolantojn.

Pro la nur pligrandiĝanta problemo, renkontiĝoj de indiĝenligvaj parolantoj oftiĝis en Kolombio kiel maniero trovi solvojn por teni la lingvojn vivaj. Wikimedistas de Colombia (Vikimediistoj de Kolombio), tamen, alportis ion novan en la konversacion. Tiu ĉi estas la unua renkontiĝoj en kiu digitala aktivismo kaj novaj teĥnologiloj estas prezentataj kiel maniero konservi tiujn lingvojn.

Agnoskita kiel oficiala uzanto-grupo en junio 2014, Wikimedistas de Colombia, kuniĝis kun 15 digitalaj aktivuloj de indiĝenaj lingvoj kaj unu membro de la ĉapitro Wikimedia Venezuela por partopreni prelegon kaj atelieron dum la daŭro de du tagoj. La membro de la Venezuela ĉapitro utilis kiel ponto inter ambaŭ landoj, partoprenante kiel denaska parolantoj de la Vajua (lingvo parolata en Kolombio kaj Venezuelo) kaj unu el la redaktantoj de la Kovila Vajua Vikipedio. La evento estis organizata de pluraj institucioj dediĉitaj al disvolviĝo de digitalaj rimedoj kaj korservado de la latinamerika kulturo : Global Voices, la Instituto Caro kaj Cuervo, Muysccubun kaj Hivos.

Left to right: Frank Ballesteros (Baiji) and Juan Sebastian Quintero (Sahaquiel9102) from Wikimedistas de Colombia, and Leonardi Fernández (Leonfd1992) from Wikimedia Venezuela. Photo by Sahaquiel9102, freely licensed under CC BY-SA 4.0

La unua prelego estis gvidata fare de mi, Sahaquiel9102, kaj prezentis Vikipedion, la movadon, kaj la nunan laboron de Vikipediistoj en la areo. Mi proponis ankaŭ kelkajn ideojn pri kiel uzi la strukturon kaj kapaciton de Vikipedio por konservi, vidigi kaj konigi konon en indiĝenaj lingvoj.

Ni petis al ĉiuj la ĉeestintoj kontribui al la prelegon kaj la atelieron dum la dutaga renkontiĝo. La partoprenantoj faris ideopluvon pri kelkaj eblaj influoj kiujn Vikipedio povus havi en la indiĝenajn lingvojn de Kolombio, inkluzive la uzon de la retejo kiel maniero helpi la plejjunajn indiĝenlingvajn parolantojn aliri artikolojn kaj aŭdvidaĵojn en siaj propraj lingvoj. Tio ĉi povus helpi malgrandigi la breĉon inter indiĝenaj lingvoj kaj edukado, kie la hispana regas la klasĉambron kiel parolata lingvo..

Dum la ateliero, la partoprenantoj estis kuraĝigitaj ekpensi pri manieroj agigi la ideojn, la Kovilo estis la ĉefa solvo proponita. (La Kovilo estas kiel la eblaj vikimediaj vikiaj projektoj estas disvolvataj, organizataj, kaj provataj antaŭ ol lanĉi ilin). Du el la nunaj disvolviĝantaj projektoj en la Kovilo estis montrataj: La Vajua kaj Nasaa Vikipedioj. La ateliero celis doni bazan lernilon pri kiel redakti Vikipedion uzante viki-kodon kaj la VidRedaktilon, alŝuti dosierojn en la Komunejon, kaj ilustri pri kiel la uzo de malfermaj permesiloj helpas teni la konon libera por ĉies uzo.

Digitalaj aktivuloj kaj Vikimediistoj ankaŭ estis kuraĝigitaj daŭrigi la aldonadon al la Vajua kaj Nasaa kovilaj projektoj kaj daŭre idei estontajn kunlaboradojn. Alia renkontiĝo planatas venontjare por teni la konversaciojn funkciante.

Wikimedistas de Colombia planas partopreni la venontan renkontiĝon, kaj ni celas krei novajn rilatojn kun aliaj individuoj interesataj pri uzi Vikipedion por konservi lingvojn kaj kulturan heredaĵon de Kolombio.

Jen la listo de partoprenintoj:

Nomo Loko Lingvo
Abel Antonio Santos Arara, Leticia Ticuna
Aurelio Mavisoy Chindoy Sibundoy, Putumajo Kamëntsá
Deiver Edisson Canticus Guanga Nulpe Medio, Ricaurte, Nariño Awa
Duvan Calambas Almendra Cajibio, Kurak Chak, Kaŭko Namtrik
Ever Kuiru Naforo Puerto Milán, La Chorrera, Amazono Mɨnɨka
Hilda Tandioy Chindoy Sibundoy, Putumajo Kamëntsá
Ignacio Manuel Epinayu Pushaina Uribia, La Gŭaĥiro Wayuunaiki
Jhon Alexander Delgado Santiago, Putumajo Inga
José Adán Pame Díaz Tumbichucue, Inza, Kaŭko Nasa Yuwe
Juan Ernesto Perdomo Campo Pitayó, Kaŭko Nasa Yuwe
Karmen Ramírez Boscán Wayuunaiki
Laura Tattiana Areizas Serna La Chorrera, Amazono Mɨnɨka
Leonardi Fernández Zulia, Venezuelo Wayuunaiki
Remedios Uriana Maicao, La Gŭaĥiro Wayuunaiki
Yeraldin Cristina Domico Tamanis Ciudad Bolívar, Hermeregildo, Chakiama Emberá-Chamí


Juan Sebastian Quintero Santacruz (User:Sahaquiel9102)
Wikimedistas de Colombia

Archive notice: This is an archived post from blog.wikimedia.org, which operated under different editorial and content guidelines than Diff.